Defioj
Ekde 19/06/2006, sur tiujn paĝojn mi metis defiojn ; ili estas siluetoj estigotaj per la pecoj de Polyspidrons. Plejparte ili havas areon je 144 ; tiujn, kiuj ne havas areon je 144, mi indikas. (vidu Klarigoj).
Se vi trovas solvon pri unu el la defioj, mi donacas al vi Tetrapentos aŭ Stelo ; tiu oferto validas ĝis kiam mi metos la solvon sur la paĝojn Solutions - Solvoj ; ĉiu partoprenanto povas havi tiun donacon nur unufoje ; pli aŭ malpli regule mi aldonas unu aŭ plurajn defio(j)n ; la solvitaj defioj estas ruĝstrekitaj, kaj iliaj solvoj estas aldonitaj sur la paĝojn Solutions - Solvoj.
Se mi trovas solvon de iu defio antaŭ ol iu alia trovas ĝin, mi atendas unu jaron post la meto de la defio sur miajn paĝojn antaŭ ol doni mian solvon (ekz : la defion 121 mi metis je 14/12/2007 ; nun mi havas ĝian solvon ; sed ĝi daŭre estas defio ĝis almenaŭ 14/12/2008).
La defioj 020, 040, 060, 080, 100 kaj 120 estas defiegoj : al la unua solvonto de tiuj defioj mi repagos la prezon de Polyspidrons (sub la formo de kredito ĉe Kadon Enterprises).
La defiojn 040, 060 kaj 120 mi dediĉas al Maïlou.
Mi indikas per kodo la defiojn, kies solvon mi trovis :
,
,
ktp ...
Vidu la paĝon Solvoj por klarigoj pri la kodoj.
Por la defioj je areo 145, la marko estos .
La solvojn de la defioj oni sendas al la jena adreso : jacques.ferroul@laposte.net
Al la defioj ...